Hejmen!
regxim[3]o [...] 3 TEK La kondicxoj, karakterizantaj la
funkciadon de masxino aux aparato aux de cirkvito en difinita momento:
majuskla ~o (de klavaro); interaga, taskvica ~o (de
komputilo); ensxova, superskriba, linifalda ~o (de
redaktilo); grafika ~o (de presilo).
- Mi nur aldonis ekzemplojn al la difino, kiu jam estis en PIV.
- Bedauxrinde la PIV-a vorto regximo ne estas suficxe
atentita en nacilingva-Esperantaj vortaroj. WELLS tradukas la anglan
vorton mode en gxiaj teknikaj sencoj per modalo, sed estas
senkulpigita de tio, ke lia vortaro aperis en 1969. BENSON ne havas
tian senkulpigon por la manko de regximo en lia artikolo pri
mode en 1995.
- La esprimoj ensxova/superskriba regximo estas
dissxov-regximo kaj anstatauxiga skribregximo cxe POK.