Hejmen!
cirkvit/o 1 EL Vojo, laux kiu elektra kurento povas
cirkuli: fermita, malfermita ~o; paralelaj, seriaj ~oj. ->
konekto. 2 ELE Aro de interkonektitaj elektronikaj partoj
por plenumi iun funkcion: analoga, cifereca, logika ~o;
oscil~o; dustabila ~o (baskulo); memorhava,
senmemora ~o; integra ~o; ~a tabulo; presita
~o. -> kombinilo. [...]
- PIV enkondukas la unuan sencon de cirkvito per la cifero 1
... sed mankas aliaj sencoj! Jen mi proponas kelkajn difinojn kun
ekzemploj, kvankam mi ne estas fakulo pri elektroniko. Mi intence
ellasis kelkajn ekzemplojn de PIV, kiujn mi ne komprenas. La esprimoj
dustabila cirkvito, integra cirkvito, logika cirkvito
kaj presita cirkvito estas en KBT (57--60). Mi mem uzis la
esprimon cirkvita tabulo aliloke.