Hejmen!
*cifer/o 1 Signo uzata por skribi nombrojn: kvin~a
nombro; euxropaj ~oj (1, 2, 3 ktp), romaj ~oj (I, II, V,
X ktp); arabaj, hindaj ~oj. [...]
~a. Montranta informojn per ~oj, k ne per montrilo: ~a
horlogxo.
~eca ELE Funkcianta per kvantoj, kiuj povas alpreni nur certajn
difinitajn valorojn k ne estas kontinue sxangxeblaj; = entjereca:
~eca komputilo, telefoncentralo. -> analoga, diskreta.
~ecigi = bitigi.
~ecigilo = bitigilo.
- Euxropaj ciferoj kaj arabaj ciferoj estas malsamaj. Ekzemple, la
araba 5 aspektas kiel euxropa 0.
- Eble indus aldoni kiel ekzemplojn la esprimojn minusklaj
ciferoj kaj majusklaj ciferoj, sed nur se hazarde vi scias
komposti la diferencon sen tro da klopodoj. Priskribi la diferencon per
vortoj certe ne indas. (Cxiuj majusklaj ciferoj havas la samajn alton
kaj profundon kiel la majusklaj literoj. Minusklaj 1, 2 kaj 0 havas la
samajn alton kaj profundon kiel minuskla a; minusklaj 3, 4, 5, 7
kaj 9 kiel minuskla g; minusklaj 6 kaj 8 kiel minuskla d.)