Hejmen!
skan/i (tr) TEK Sisteme k tute ekzameni: ~i per elektrona
radiofasko (en televida kamerao); ~i la cxirkauxajxon per
radaro, per ehxosondilo; ~i pacienton per ~ografo; ~i foton
(por enkomputiligi gxin); ~i radiofrekvencojn,
spektron. -> rastrumi.
~ografo Aparato, ofte uzata medicine, kiu kreas bildon de la
interno de io per komputila traktado de la informoj ricevitaj ~ante
gxin per rentgenradioj, ultrasono ks. -> radiografi.
~ografio La tekniko, per kiu funkcias ~ografo.
~ilo 1 Aparato por ~i. 2 KOMP Bildbitigilo.
- Mi sentis neceson reverki la difinon en PIVS, kiu havas plurajn
mankojn: (1) La vorto perpendikle ne estas registrita. (2) La
uzado de jen ... jen ... jen ... estas malgxusta, cxar ne temas
pri alternigxo. (3) La difino ne allasas skanadon de frekvencoj. (4)
Mankas la indiko TEK. (5) Mankas ekzemploj de la uzado de
skani. (6) La baza signifo de skani estas ``sisteme
ekzameni'', sed nek la vorto sisteme nek iu sinonimo de gxi estas
menciita. (6) La priskribo de skanografio ne estas
komprenebla. (7) La baza celo de skanografio -- fari bildojn -- ne
aperas suficxe frue en la difino. (8) Mankas eksplicita mencio, ke per
skanografio oni faras bildojn de internaj organoj; tio estas menciinda
pli klare ol nur per referenco al radiografio.