Hejmen!
atribu[1]i (tr). 1 Doni (ion) lauxrajte aux lauxmerite:
~i al iu la unuan premion; ~i privilegiojn; ~i domon
kiel parton de heredajxo; (f) ~i valoron al variablo. ->
asigni, aljugxi. 2 Opinii, ke ajxo, ago aux eco apartenas
al iu aux io: [...]
~o, ~ado [...] 3 KOMP En komputila programo, instrukcio,
kiu donas valoron al variablo. -> sxargi.
- La unua difino en PIV estas ``Asigni, doni ion al iu kiel
lian''. Mi proponas aliajn vortojn por pli klare esprimi la saman
ideon, kaj mi aldonas du novajn ekzemplojn, mallongiginte unu el la
jamaj. (La vorto asigni gxenas kiel unua vorto de la difino, cxar
gxi apenaux estas sinonimo de atribui.) Al la dua difino mi nur
aldonas la vortojn ``aux io''; la ekzemploj sxajnas jam bonaj.
- Senco 1 en PIV de atribui sxajnas esti la malplej ofta. Oni
povus konsideri reordigon de la sencoj (2-3-1), kvankam ofteco ne estas
la sola kriterio.