Hejmen!
*mask/o [...] 7 FOT Folio uzata por kovri parton de
fotografia surfaco, dum la nekovrita parto estas impresata per
bildo. 8 Folio kun truoj metata sur skribajxo por vidigi nur
difinitajn partojn de la teksto. 9 KOMP Cxeno de bitoj, kiun oni
per bulea operacio kombinas kun dateno por elekti parton de gxi. [...]
- Mi reverkis sencon 7 el PIVS, kiu estis terure PIV-eca kun sia
komplika gramatiko kaj detaloj pri la materialo (``kartono, plasto aux
metalo''). Ankaux senco 8 estas el PIVS, kvankam gxi ne sxajnas tre
valora: pli grandaj nacilingvaj vortaroj ne havas gxin. Senco 9 estas
la preteksto por mia interveno; ankaux gxi estas malgrava.