Hejmen!
KD. Kompakta disko: ~-legilo; komputila ~
(KKD).
- Mi ne scias, cxu PIV jam enhavas veran artikolon kun ekzemploj,
kies kapvorto estas mallongigo; mi ne povis trovi modelon por la
strukturo de cxi tiu artikolo. La jama traktado de mallongigoj estas
iom misa: ekzemple, UEA preskaux neniam estas skribata kiel
U.E.A., kiel en PIV. Oni devus indiki la prononcadon de
mallongigoj, cxar ne estas tute evidente, cxu SAT (aux
S.A.T. laux PIV) estas prononcata kiel [sat'] aux kiel [so' a'
to'] aux kiel [soato]. Kompreneble la unua prononco estas gxusta
cxi-okaze, sed ekzemploj de la dua prononcmodelo ekzistas. La tria
modelo tute ne ekzistas en mia lingvajxo, sed sxajne POK uzas gxin,
cxar li iam plendis, ke li ne povas distingi inter KD kaj
kodo, dum por mi (kaj multaj aliaj) tiu distingo estas tre klara:
[ko' do'] kaj [kodo]. Por mi la pluralo de KD [ko' do'] estas
KD-oj [ko' dooj].
- Esperantistoj sxajne spertas grandajn problemojn pri la angla
esprimo CD-ROM. En Esperanto (1996, p. 113) oni preskaux
trafis per ``komputila nurlega KD'', sed la vorto nurlega estas
balasto: KD estas ja normale nurlega! La mallongigo KKD sxajne
estas uzata ne nur de mi.